Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 3

Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.

Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,

Multaj leviĝis kontraŭ mi!

Multaj diradas pri mia animo:

Ne ekzistas por li savo de Dio.Sela.

Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,

Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,

Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.Sela.

Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,

Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.

Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,

Kiuj estas ĉirkaŭ mi.

Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;

Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,

La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

Ĉe la Eternulo estas la savo;

Super Via popolo estu Via beno.Sela.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.