Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 2

Kial tumultas popoloj,

Kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero,

Kaj eminentuloj konsiliĝas kune,

Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:

Ni disŝiru iliajn ligilojn,

Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!

La loĝanta en la ĉielo ridas,

La Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero,

Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:

Mi starigis ja Mian reĝon

Super Cion, Mia sankta monto.

Mi raportos pri la decido:

La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo,

Hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo,

Kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro,

Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu;

Instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo,

Kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo,

Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero.

Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.