Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Sentencoj 14

Saĝa virino konstruas sian domon;

Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.

Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon;

Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.

En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco;

Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.

Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj;

Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.

Verama atestanto ne mensogas;

Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.

Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas;

Sed por saĝulo la sciado estas facila.

Foriru de homo malsaĝa;

Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.

La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo;

Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.

Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj;

Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.

Koro scias sian propran malĝojon;

Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.

Domo de malvirtuloj estos ekstermita;

Sed dometo de virtuloj floros.

Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo,

Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.

Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro;

Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.

Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora;

Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.

Naivulo kredas ĉiun vorton;

Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.

Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono;

Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.

Malpacienculo faras malsaĝaĵojn;

Kaj malbonintenculo estas malamata.

Naivuloj akiras malsaĝecon;

Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.

Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj;

Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.

Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo;

Sed riĉulo havas multe da amikoj.

Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo;

Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.

Ĉu ne eraras malbonintenculoj?

Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.

De ĉiu laboro estos profito;

Sed de babilado venas nur senhaveco.

Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj;

Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.

Verparola atestanto savas animojn;

Sed malverparola elspiras trompon.

En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo;

Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.

La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo,

Por evitigi la retojn de la morto.

Grandeco de popolo estas gloro por reĝo;

Kaj manko de popolo pereigas la reganton.

Pacienculo havas multe da saĝo;

Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.

Trankvila koro estas vivo por la korpo;

Sed envio estas puso por la ostoj.

Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton;

Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.

Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita;

Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.

En la koro de saĝulo ripozas saĝo;

Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.

Virto altigas popolon;

Sed peko pereigas gentojn.

Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa;

Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.