Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Sentencoj 13

Saĝa filo lernas de la patro;

Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.

La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon;

Sed la deziro de krimuloj estas perforto.

Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon;

Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.

La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;

Sed la animo de diligentuloj satiĝas.

Vorton malveran virtulo malamas;

Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.

La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon;

Sed la malvirto pereigas pekulon.

Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion;

Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.

Per sia riĉeco homo savas sian animon;

Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.

La lumo de virtuloj brilegas;

Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.

Nur de malhumileco venas malpaco;

Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.

Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas;

Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.

Espero prokrastata dolorigas la koron;

Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.

Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem;

Sed respektanta ordonon estos rekompencita.

Instruo de saĝulo estas fonto de vivo,

Por evitigi la retojn de la morto.

Bona prudento plaĉigas;

Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.

Ĉiu prudentulo agas konscie;

Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.

Malbona sendito falas en malfeliĉon;

Sed sendito fidela sanigas.

Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon;

Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.

Deziro plenumita estas agrabla por la animo;

Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.

Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa;

Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.

Pekulojn persekutas malbono;

Sed virtulojn rekompencas bono.

Bonulo heredigas la nepojn;

Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.

Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj;

Sed multaj pereas pro manko de justeco.

Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon;

Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.

Virtulo manĝas, por satigi sian animon;

Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.