Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 66

Al la ĥorestro. Kanto-psalmo.

Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.

Muziku la gloron de Lia nomo,

Faru honoron al Lia gloro.

Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj!

Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.

La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi,

Kantas Vian nomon. Sela.

Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,

Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

Li faris el maro sekan teron;

Riveron oni transpaŝis piede;

Tie ni ĝojis pro Li.

Li regas per Sia potenco eterne;

Liaj okuloj rigardas la popolojn;

La ribelantoj ne leviĝu. Sela.

Laŭdu, ho popoloj, nian Dion,

Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.

Li donis vivon al nia animo,

Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.

Ĉar Vi esploris nin, ho Dio;

Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.

Vi enirigis nin en kaptilon,

Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;

Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj;

Ni trapasis fajron kaj akvon,

Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj;

Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo,

Kiam mi estis en premo.

Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj;

Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.

Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion;

Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

Al Li mi vokis per mia buŝo,

Kaj Lia glorado estis sub mia lango.

Se mi vidus maljustaĵon en mia koro,

Mia Sinjoro min ne aŭskultus;

Sed Dio aŭskultis,

Li atentis la voĉon de mia preĝo.

Glorata estu Dio,

Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.