Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 5

Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.

Trapenetru miajn pensojn.

Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;

Ĉar al Vi mi preĝas.

Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;

Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.

Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;

Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.

Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;

Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.

Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;

Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.

Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;

Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;

Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.

Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;

En ilia interno estas malvirteco;

Malfermita tombo estas ilia gorĝo;

Per sia lango ili hipokritas.

Montru ilian kulpon, ho Dio,

Ke ili falu per siaj intencoj;

Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,

Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.

Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;

Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;

Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.

Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;

Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.