Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 36

Al la ĥorestro. De David, sklavo de la Eternulo.

La pekado de malpiulo parolas al lia koro;

Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj,

Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.

La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero;

Li ne volas kompreni, por fari bonon.

Krimon li pripensas sur sia kuŝejo;

Li staras sur vojo ne bona;

Malbonon li ne abomenas.

Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco,

Via vereco ĝis la nuboj.

Via justeco estas kiel la montoj de Dio,

Viaj juĝoj estas granda abismo;

Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio!

Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.

Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo,

Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.

Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo,

Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas,

Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

Ne paŝu sur min piedo de fiereco,

Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

Tie falu la farantoj de malbono;

Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.