Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 148

Haleluja!

Gloru la Eternulon el la ĉielo,

Gloru Lin en la alto.

Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj;

Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.

Gloru Lin, suno kaj luno;

Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.

Gloru Lin, plej supraj ĉieloj,

Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.

Ili gloru la nomon de la Eternulo;

Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.

Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne;

Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.

Gloru la Eternulon el la tero,

Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;

Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo,

Ventego, kiu plenumas Lian vorton;

Montoj kaj ĉiuj montetoj,

Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;

Bestoj kaj ĉiaj brutoj,

Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;

Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj,

Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;

Junuloj kaj junulinoj,

Maljunuloj kaj knaboj.

Ili gloru la nomon de la Eternulo,

Ĉar sole Lia nomo estas alta,

Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.

Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo,

La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj,

De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo.

Haleluja!

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.