Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 146

Haleluja!

Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo,

Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

Ne fidu eminentulojn,

Homidon, kiu ne povas helpi.

Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;

Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.

Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,

Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

Kiu kreis la ĉielon kaj la teron,

La maron, kaj ĉion, kio estas en ili,

Kiu gardas la veron eterne;

Kiu faras justecon al la prematoj,

Donas panon al la malsataj.

La Eternulo liberigas la malliberulojn;

La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;

La Eternulo restarigas la kurbigitojn;

La Eternulo amas la virtulojn;

La Eternulo gardas la enmigrintojn,

Subtenas orfon kaj vidvinon;

Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

La Eternulo reĝas eterne,

Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj.

Haleluja!

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.