Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 13

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi?

Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?

Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo

Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage?

Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?

Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio;

Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis;

Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.

Sed mi esperas al Via favorkoreco;

Mia koro ĝojas pro Via savo.

Mi kantos al la Eternulo,

Ĉar Li faris al mi bonon.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.