Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 123

Kanto de suprenirado.

Al Vi mi levas miajn okulojn,

Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,

Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,

Ĝis Li korfavoros nin.

Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;

Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo

De la insultado de arogantuloj,

De la malhonorado de fieruloj.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.