Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 101

Psalmo de David.

Bonecon kaj justecon mi prikantos;

Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.

Mi penas iri prudente la vojon de pieco;

Kiam Vi venos al mi?

Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;

Mi malamas farojn de malfideleco,

Ili ne aliĝas al mi.

Koro perversa foriĝu de mi;

Malbonon mi ne volas koni.

Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;

Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.

Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;

Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.

Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;

Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.

Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,

Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.