Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Ijob 35

Elihu parolis plue, kaj diris:

Ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras:

Mi estas pli prava ol Dio?

Ĉar vi diras: Kiom tio utilas al vi?

Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

Mi respondos al vi,

Kaj kune ankaŭ al viaj amikoj:

Rigardu la ĉielon, kaj vidu;

Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li?

Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

Se vi estas virta, kion vi donas al Li?

Aŭ kion Li prenas el via mano?

Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago,

Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

Pro multe da premado oni krias;

Oni ĝemas pro la brako de potenculoj.

Sed oni ne diras: Kie estas Dio, kiu min kreis,

Kiu donas kantojn en la nokto,

Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero,

Prudentigas nin pli ol la birdojn de la ĉielo?

Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj,

Sed Li ne respondas.

Tamen malvere estas, ke Dio ne aŭdas

Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.

Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas,

Ekzistas tamen juĝo ĉe Li;

Kaj vi atendu Lin.

Sed ĉar Li nun ne montras Sian koleron

Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,

Tial Ijob vante malfermis sian buŝon

Kaj tre multe parolas malprudente.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.