Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Jeremia 45

Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruĥ, filo de Nerija, kiam ĉi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruĥ: Vi diris: Ve al mi! ĉar la Eternulo aldonis malĝojon al mia suferado; mi laciĝis de mia ĝemado, kaj mi ne trovas ripozon. Tiele diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi elradikigas, ĉi tiun tutan Mian landon; kaj vi postulas por vi grandaĵon! Ne postulu; ĉar jen Mi venigos malbonon sur ĉiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur ĉiuj lokoj, kien vi iros.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.