Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Ester 10

La reĝo Aĥaŝveroŝ metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro. La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordeĥaj, kiun la reĝo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Medujo kaj Persujo. Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.