Skip to content
BibleKenya

Londona Biblio

Psalmaro 21

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo,

Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li;

Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.Sela.

Vi antaŭvenas al li kun beno de bono;

Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

Vivon li petis de Vi;

Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.

Granda estas lia honoro pro Via helpo;

Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

Vi donas al li eternajn benojn;

Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

Ĉar la reĝo fidas la Eternulon,

Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn,

Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros;

La Eternulo englutos ilin per Sia kolero,

Kaj fajro ilin formanĝos.

Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero,

Kaj ilian semon el inter la homidoj.

Ĉar ili preparis malbonon por Vi,

Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.

Vi devigos ilin turni al Vi la dorson,

Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.

Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto;

Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.

Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.

BibleKenya

Reader settings

Theme
Font
Alignment
Reading width

Saved in this browser and used offline too. Press ? for keyboard shortcuts.