Londona Biblio
Malaĥi 4
Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke ĝi ne restigos al ili radikon nek branĉon. Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj. Kaj vi piedpremos la malpiulojn, ĉar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi aranĝos, diras la Eternulo Cebaot.
Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn. Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.
Londona Biblio. Public domain. Source: eBible.org. Typeset from the source files; no intended changes to scripture wording. BibleKenya is not endorsed by the rights holder.
Full source notice & licence · SourceEdition imported 2026-10-25.